Ekstera politiko de Brazilo

Luiz Inácio Lula da Silva kaj Nicolas Sarkozy ĉe la Unuiĝintaj Nacioj.

Al Brazilo ĉiam estis gravaj eksteraj rilatoj. La lando havas terajn limojn kun 10 landoj kaj ĝia popolo estas formita de enmigrintoj el tre malsamaj landoj, krom Portugalio. La dua gepatra lingvo laŭ nombro de parolantoj en Brazilo estas la japana, kaj ankaŭ estis multaj familioj el tuta Eŭropo, kaj Azio krom, kompreneble, amaso de afrikbrazilanoj.

Malgraŭ havi longegan landlimon, Brazilo, en ĉiu historio, partoprenis nur en unu granda milito, la Milito de la Trilanda Alianco, krom sendi helptrupojn al Eŭropo dum la duaj mondmilitoj. Pro tio diplomatio, kune kun komerco, estas la plej grava formo de internacia rilato de Brazilo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy